20/02/2020
Esperanton oni komencis lerni en Ĉinio tre frue, jam komence de la XX-a jarcento
Post la Revolucio de 1911, dank' al propagando kaj rekomendo de intelektuloj, Esperanto disvastiĝis plue en Ĉinio. En Ŝangajo fondiĝis Esperanto-Societo, kaj ankau en aliaj pli ol dek grandaj kaj mezgrandaj urboj fondiĝis Esperantaj organizoj. En 1912, kiam s-ro Cai Yuanpei estis eduka ministro, li instrukciis, ke ĉiuj instruistaj lernejoj de inio funkciigu Esperantan kurson. Tiutempe la ekonomio kaj kulturo de Ĉinio estis tre postiĝintaj kaj multaj homoj ne konis Esperanton nek ĝian utilon kaj ĝian estontecon. Por tio la revuo "Nova Junularo" lanĉis diskuton, kiu dauris kvar jarojn. La diskuto antauenpuŝis la Esperanto-movadon de Ĉinio kaj havis gravan signifon en la historio de la Ĉina E-movado.
La diskuto estis proponita de leganto T. M. Ĉeng, kies letero aperis en "Nova Junularo" (1916). En la letero li demandis, chu Esperanto estas lerninda kaj ĉu ĝi estas aplikebla. Ĉen Duxiu (1879-1942), unu el la ĉefaj fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio, tiama ĉefredaktoro de "Nova Junularo" kaj unu el la gvidantoj de la novkultura movado de Ĉinio, respondis: "Esperanto estas afero necesa por la homaro, ĝi estas aplikata en scienco." Sekve de tio, Qian Xuantong publikigis artikolon, en kiu li traktis la fonon de naskiĝo de Esperanto kaj multe laudis ĝiajn sciencecon, raciecon kaj praktikan valoron.
En la 4-a de novembro 1918, en sia artikolo "Rivertransiro kaj vojkonduko" Lu Xun skribis: "Mi aprobas Esperanton, kaj la motivo de mia aprobo baziĝas sur mia kredo, ke la homaro havos estonte ian komunan lingvon. Jen la kialo. Sendube mi ne povas aserti, ke la estonta universala lingvo estos Esperanto. Ne estas antaudireble, ke ĝi estos reformita Esperanto, au io tute alia. Sed nun ekzistas sole Esperanto, kaj oni povas lerni ĝin unue.
Lu Xun estis prestiĝa en la ĉina kultura rondo, kaj liaj klaraj vidpunktoj sendube forte inspiris kaj subtenis ĉinajn esperantistojn, precipe la Esperantan movadon.
Antaŭ ol verki iun ajn fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la terminoj, pli frue uzitaj fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia biblio¬teko STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.
Ĉe STEB ni kolektas fakajn librojn, tekstojn en eleketronikaj dosieroj (html, pdf, epub, ktp) aŭ informojn pri ili en interreto.
Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo pere de la novaĵservo Ret-Info. Lasta listo: ĉi tie.
STEB estas funkciigata de la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto (Szilvási László, Mészáros István, Horváth Kata, k.a), kiuj skanis aŭ retajpis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj helpantoj, kunlaborintoj!